*rafan/o

*rafano

BOTKUI
Genro el familio brasikacoj (Raphanus), herbo, kies dika tubera diverskolora radiko estas manĝebla: oftaj enhavaĵoj en salato inkluzivas tomaton, kukumon, kapsikon, fungon, karoton, kaj rafanon [1]; dajkono estas grandega blanka rafano de Orienta Azio kun relative milda gusto [2].

rafano (Raphanus sativus) sur bazaro
CC-BY-SA-3.0  [3]
angle:
radish
beloruse:
рэдзька
ĉeĥe:
ředkev
germane:
Rettich
hispane:
rábano
hungare:
retek
indonezie:
lobak
japane:
ダイコン [だいこん]
latinece:
Raphanus
nederlande:
ramenas
pole:
rzodkiew
portugale:
rábano
ruse:
редька
slovake:
reďkev, reďkovka
ukraine:
редька

rafaneto

KUI
Variaĵo de rafano kun malgranda ekstere ruĝa radiko: (figure) ili staris unu apud la alia tiel dense, kiel rafanetoj en fasko [4]; eltiri kaj vendoprepari rafanetojn [5].

rafanetoj (Raphanus sativus subsp. sativus)
CC-BY-SA-3.0  [6]
beloruse:
радыска, рэдзькаўка
ĉeĥe:
ředkvička
france:
radis
germane:
Radieschen
hungare:
hónapos retek
japane:
ハツカダイコン, ラディッシュ
nederlande:
radijs
pole:
rzodkiewka
portugale:
rabanete
ruse:
редис
slovake:
reďkev, reďkovka
ukraine:
редиска

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eto: Mankas verkindiko en fonto.