ramn/o

ramno

BOT Arbusto aŭ arbeto multspecia, mondvaste trovebla, ofte kun dornoj, simplaj segilrandaj folioj, malgrandaj verde-blankaj aŭ flavetaj floroj kun po kvar aŭ kvin stamenoj, korolaj kaj kalikaj folioj, berosimilaj drupoj enhavantaj flavan kolorilon kaj kies kernoj estas disvastigataj de birdoj; genro el la familio ramnacoj (Rhamnus): la ramno […] kreskas en modera kaj subtropika klimato en Norda Hemisfero, sed ankaŭ troveblas en kelkaj lokoj de Suda Hemisfero en Afriko kaj Suda Ameriko, kelkaj ramnoj estas invadaj specioj ekster siaj naturaj arealoj [1]. SUB:frangolo

branĉo de ramno (Rhamnus cathartica) ĉe Erkenbrechtsweiler, Germanujo
CC BY 4.0  [2]
beloruse:
крушына
ĉeĥe:
řešetlák počistivý
france:
nerprun
germane:
Kreuzdorn
hungare:
benge
latinece:
Rhamnus
nederlande:
rhamnus
pole:
szakłak pospolity
portugale:
ramnale
rumane:
spinul cerbului
ruse:
крушина
slovake:
rešetliak prečisťujúci
ukraine:
жостір

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.