9reĝisor/o Z PV

9reĝisoro  

KINTEA Ĉefa oficisto komisiita por aranĝi kaj direkti tion, kio koncernas la scenejon: lumon, sonon, dekoracion: la reĝisoro iras al la kapelestro ― sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la ĥoroj estis hodiaŭ ekstreme malbonaj FK ; la 28-jaraĝa reĝisoro sukcese kreas suspenson ekde la unua sceno, kiu ade plistreĉiĝas ĝis la lasta [1]; Ros mem estis malbona reĝisoro de sia vivo [2]; foje ŝi furioziĝis kontraŭ sia eksedzo, reĝisoro de la filmo kiun oni tiutempe filmadis [3].
1. Monato, Marteno Ecott: Kinarto: Inkubo en kubo
2. Monato, La peko de Ros
3. S. Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Edistudio, 1984
angle:
director, stage manager
beloruse:
рэжысёр
france:
réalisateur, régisseur
germane:
Regisseur
hispane:
regidor, director (de escena)
hungare:
rendező
nederlande:
regisseur
pole:
reżyser
portugale:
contra-regra
ruse:
режиссёр

administraj notoj