2renesanc/o

renesanco

HIS Eŭropa arta kaj scienca evoluo en la 15a kaj 16a jarcentoj, karakterizata interalie per reviviĝo de la beletro kaj artoj influita de la helenlatina antikveco: la preĝejo Santa Maria datiĝas de la renesanco kaj ties muroj estas kovritaj per bluaj „azulejos“ el la 17a jarcento [1]; la leganto komence konatiĝas kun iu fragmento de la napola historio (la antikveco, de la mezepoko ĝis la Renesanco, de la Renesanco ĝis la 18a jarcento, la 19a jarcento kaj la unua duono de la 20a jarcento, post la dua mondmilito) [2]; juna intelektulo, verkisto-ĵurnalisto, ema longe restadi studocele en Italio, esploranto de la itala renesanco, ŝatanto de la florencaj Mediĉoj [3]; nia eŭropa civilizacio, nepo de la gloraj kulturoj de Grekio kaj Romo, ido de Renesanco, lulilo de grandaj pentristoj, poetoj, komponistoj, filozofoj, arkitektoj kaj verkistoj, iom post iom sinkas en ŝlimejon de importita malkulturo kaj malcivilizo [4]; (figure) la antarkta ozon-truo ĉi-jare estas tiom giganta, kiom neniam antaŭe, sed jen ankaŭ iomete konsola ĵusa informo: la biciklo ĝuas renesancon [5]; (figure) la balotoj por la nova parlamento la 3an de januaro signifis por kroatoj veran renesancon [6].
1. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio
2. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Malkovru Napolon!
3. Monato, Nicolino Rossi: Familio-sagao, kun larĝe variigitaj psikologiaj portretoj
4. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
5. Monato, Stefan Maul: Katastrofaj ciferoj
6. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
angle:
renaissance
beloruse:
адраджэньне , рэнэсанс
ĉeĥe:
renesance
france:
Renaissance
germane:
Renaissance
hungare:
reneszánsz
katalune:
el Renaixement
nederlande:
renaissance
pole:
renesans
portugale:
Renascença
ruse:
ренессанс, Возрождение
slovake:
prerod, renesancia

administraj notoj