robini/o Viki
robinio
↝ 
Somerverda arbo aŭ arbusto kun iom eĝaj tigoj, kontraŭsidaj elipsaj folioj kun apudfolioj transformitaj al dornoj, kaj kun pendantaj florgrapoloj; genro el familio fabacoj (Robinia) kun specioj kreskantaj en Nordameriko sed ankaŭ Eŭropo: Jean Robin, 1550 - 1629, estis botanikisto de la reĝo de Francujo Henriko la 4-a, kaj la plej unua ekzemplero de robinio plantita de li en Parizo en la jaro 1601 plu vivas kaj videblas en la „Planto-Ĝardeno“ [1].

- ĉeĥe:
- trnovník
- france:
- robinier
- germane:
- Robinie
- latinece:
- Robinia
- slovake:
- agát
ŝajnakacia robinio ↝
Specio de robinio (Robinia pseudoacacia) kun blankaj floraroj, el kiu produktiĝas bonkvalita mielo; pro la foliaroj kaj dornoj la arbo estas konfuzata kun akacio.
2.
Rasbak, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Robinia_(Robinia_pseudoacacia).jpg
- france:
- faux-acacia
- germane:
- Gewöhnliche Robinie, Falsche Akazie, Silberregen
- latinece:
- Robinia pseudoacacia
administraj notoj
ŝajnakacia ~o:
Mankas verkindiko en fonto.