run/o PV

runo

Litero, plej ofte gravurita sur ligno, el alfabetoj uzitaj de la ĝermanaj triboj plejparte antaŭ sia kristaniĝo: ŝi skribis runojn kontraŭ sorĉo kaj kontraŭ malsano kaj ĵetis ilin sur la malfeliĉan estaĵon [1]; la hakilo engravuris siajn runojn [2]; vikingo postlasis pere de misteraj simboloj jenan surskribon: „la filo de Tholfr Kolbeinn tre alte ĉizis tiujn ĉi runojn“ [3].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
3. W. H. Simcock: Vizito al la nordaj insuloj, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 18a
angle:
rune
beloruse:
руна
ĉeĥe:
runa
france:
rune
germane:
Rune
hungare:
rúna
japane:
ルーン文字 [ルーンもじ]
nederlande:
rune
pole:
runa
portugale:
runa
ruse:
руна
slovake:
runa

runa

Notita per runoj: dekomence la hungaroj uzis runan skribon kaj post la ŝtatiĝo la latinajn literojn [4]; la plej granda kolekto de runaj surskriboj [5].
4. Karlo Juhász: Lingvo agonianta, Monato, 2001/02, p. 19
5. W. H. Simcock: Vizito al la nordaj insuloj, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 18a
angle:
runic
beloruse:
рунічны
france:
runique
germane:
Runen-
hungare:
rúna-
pole:
runiczny
ruse:
рунный, рунический

administraj notoj