Sanskrit/o

Sanskrito

LIN
Antikva hinda lingvo, ano de la hindeŭropa lingvofamilio. La nomo signifas „reguligita“. Sanskrito estas normigita literaturlingvo surbaze de la malnovhinda lingvo. La klasikan lingvon priskribis la fama gramatikisto Panini en la 4a jc a.K. En la epoko kiam oni skribis la Vedojn en tiu lingvo ĝi ne plu estis parole uzata: la klasika sanskrito estis studata de la hindaj lingvistoj, antaŭ ĉiuj de la fama Panini, kiu vivis en la kvara jarcento antaŭ nia erao [1]; en la sanskritaj teatraĵoj la virinaj karakteroj, ĉu nobelaj aŭ ne, prezentiĝis kiel parolantaj prakrite, dum la karakteroj de pastroj kaj nobeloj uzis la sanskriton [2]; ŝi veturis milojn da kilometroj tra la orientaj kaj centraj aziaj landoj, studis Sanskriton, la antikvan sanktan lingvon de norda Hindio[3]; malgraŭ sia mirinda simileco al Sanskrito la litova lingvo ne estas lingvo hinda-irana [4].
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Robert Roze: Verkistino - orientalistino - esploristino, Monato, jaro 1999a, numero 1a, p. 17a
4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 11 (109)
angle:
Sanskrit
beloruse:
санскрыт
france:
sanscrit
germane:
Sanskrit
hispane:
sánscrito
hungare:
szanszkrit
itale:
sanscrito
nederlande:
Sanskriet
perse:
سانسکریت
pole:
sanskryt
portugale:
sânscrito
ruse:
санскрит
tibete:
ལེགས་སྦྱར་སྐད་

administraj notoj