saracen/o PIV1

saraceno

HIS En mezepoka eŭropo, nomo por islamaj popoloj de la orienta kaj suda Mediteraneo; origine popolo loĝanta en la nordokcidento de la araba duoninsulo: kurioze […] la ekspozicio estis pli favora al la kruckavaliroj ol al la saracenoj, malgraŭ la fakto ke la kruckavaliroj forpeladis la judojn el la konkeritaj lokoj, kaj la araboj permesis al ili reveni [1]; grafo Vilhelmo la 1-a komandis armeon, kiu venkis la saracenojn dum la Batalo de Turturo en 973 kaj definitive forpelis ilin el Provenco [2].
angle:
Saracen
beloruse:
сарацын
ĉine:
撒拉森人 [sǎlāsēnrén]
france:
Sarrasin
germane:
Sarazene
japane:
サラセン人 [サラセンじん]
perse:
شرقيون
pole:
Saracen

administraj notoj