*sceptr/o

*sceptro Vikipedio

1.  
Bastono, signo de reĝa povo: ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, nek regbastono de inter liaj piedoj, ĝis venos paco kaj al li humiliĝos la popoloj [1]; ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron ― tiam li restas vivanta [2]; Ester aliris, kaj ektuŝis la pinton de la sceptro [3]; la oran kronon li havis sur la kapo, la sceptron en unu mano kaj la regnoglobon en la dua [4].
2.  
(figure) La reĝa povo mem: la sceptro de via regno estas sceptro de justeco [5]; ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj [6]; elkreskis al ĝi branĉoj tiel fortikaj, ke ili taŭgis kiel sceptroj de regantoj [7]; li rigardis la trian leonon kaj rememoris Margareton, kiu unuigis la Skandinavajn regnojn sub unu sceptro [8]; (figure) jen tie malsupre kuŝas Germanujo, […] kie Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj [9].
angle:
scepter, sceptre
beloruse:
скіпэтар
bulgare:
жезъл
ĉeĥe:
přen. vláda, sceptrum, žezlo
france:
sceptre
germane:
Zepter
hebree:
שרביט
hispane:
cetro
hungare:
jogar, királyi pálca
itale:
scettro
nederlande:
scepter
pole:
berło
ruse:
скипетр
slovake:
kráľovská berla; pren. kráľovská moc, vláda, žezlo

administraj notoj