scintigrafi/o, scintilografi/o PIV2

scintigrafio, scintilografio

MEDTEK Medicina esplormetodo, en kiu oni injektas substancon kun radioaktiva izotopo kaj ricevas bildon de ĝia radiado en la korpo: nova diagnoza metodo - imuna scintigrafio [1]; aldone fariĝis pli facile diagnozi ĉi tiujn cerbotumorojn pro pli bonaj cerbaj scintigrafioj [2].
1. -: nova diagnoza metodo, Sano, 1986:4
2. Arono kaj Karlina: Radio Verda, 2009-12-23
angle:
scintigraphy
bulgare:
сцинтиграфия
ĉeĥe:
scintigrafie
france:
scintigraphie, scintographie
germane:
Szintigraphie
nederlande:
scintigrafie
slovake:
scintigrafia

administraj notoj