secesi/o
secesio 
- 1. ↝
- PIV1
Sendependiĝo, disiĝo disde ŝtato: la ekstremdekstra, secesia partio Lega Nord […] volas apartigi bone funkciantan kaj „honestan“ nordon disde misfunkcianta kaj „impostevitanta“ sudo [1]; multaj el la plej gravaj entreprenoj kaj firmaoj, ŝanĝis ties sidejon for de Katalunio timante la proklamon de altruda neleĝa secesio [2]; debato pri la stato de la brita secesio en la Parlamento de Eŭropa Unio [3].
separatismo
- 2. ↝
Movado de artistoj en mezeŭropo apartiĝinta ek de la fino de la 19a jc de la tradicia akademia arto kreante propran stilon (Novarto, junstilo): la arta secesio havis decidan influon al la sinteno kaj psika stato de la homoj en la jarcentŝanĝo [4]; kvar fenestrovitroj – 18a jarcento, ses vitroj – 19a jarcento, trivitraj T-formaj fenestroj – 20a jc, fenestroj kun multaj vitroj supre – Secesio [5].
1.
Monato, Roberto Pigro: Bileto al kontraŭleĝeco, 2011
2. E_elsendo el la 03.10.2017 | Pola Retradio en Esperanto
3. Stagnas la procezo de la brita secesio
4. Előadások
5. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro, 2014
2. E_elsendo el la 03.10.2017 | Pola Retradio en Esperanto
3. Stagnas la procezo de la brita secesio
4. Előadások
5. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro, 2014
- france:
- 1. sécession
- germane:
- brita ~o: Brexit 1. Abspaltung, Sezession
- hungare:
- 1. különválás, elszakadás
- itale:
- 1. secessione
- nederlande:
- 1. afscheiding, secessie
- ruse:
- 1. отделение (части государства)
secesia stilo
↝ 
-
Artstilo estigita de la secesia movado:
la „fantaziaj stiloj“ aperas fine de la 19a jc kadre de
la secesia artostilo
[6];
pro manko de mono por ripari urbomezan banejon, juvelon de secesia stilo, la
ĉefurbestro proponis ĝin fermi
[7].
Novarto, junstilo
6.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, artikolo „tipara
stilo“
7. Monato, Jomo Ipfelkofer: Tunelo anstataŭ ĥaoso aŭ ĉu nur ĥaoso?, 2011
7. Monato, Jomo Ipfelkofer: Tunelo anstataŭ ĥaoso aŭ ĉu nur ĥaoso?, 2011
- ĉeĥe:
- secese
- france:
- art nouveau, modern style
- germane:
- Jugendstil, Sezessionstil
- hungare:
- szecesszió
- itale:
- art nouveau, stile liberty, modernismo, stile floreale
- nederlande:
- art nouveau, jugendstil
- ruse:
- модерн, сецессион
- slovake:
- secesia