*sel/o PV
*selo
↝ 
- Seĝo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdbesto aŭ fiksas sur biciklo, motorciklo aŭ simila: li saltis sur la selon; ĉevalo blanka, pompe ornamita, kun gravurita selo kaj kolora brido [1].
1.
Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 52a, volumo 2a, p.
174a
- angle:
- saddle
- beloruse:
- сядло
- ĉeĥe:
- sedlo
- france:
- selle (équitation etc.)
- germane:
- Sattel
- hungare:
- nyereg
- itale:
- sella
- nederlande:
- zadel
- ruse:
- седло
- slovake:
- sedadlo, sedlo
*seli [2]
(tr)
- Meti selon sur: post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon [3].
2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
sel'i
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 13:23
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 13:23
- angle:
- saddle
- beloruse:
- асядлаць, сядлаць
- ĉeĥe:
- osedlat, sedlat
- france:
- seller
- germane:
- satteln
- hungare:
- megnyergel
- itale:
- sellare
- nederlande:
- zadelen
- ruse:
- седлать, оседлать
- slovake:
- osedlať
deseliĝi
(ntr)
- Deiĝi de selo, finante la rajdon: ili ... alvenis al vilaĝo, haltis tie kaj deseliĝis ĉe gastejo [4].
4.
Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 71a, p.
797a
- france:
- démonter (équitation), descendre de selle
- hungare:
- leszáll a nyeregből
- itale:
- smontare dalla sella
- ruse:
- слезть с седла
surseliĝi, enseliĝi ↝
(ntr)
- Eksidi rajde sur selo: Sleipnir, la ĉevalo de Odino, estis prenita kaj alkondukita, kaj Hermod surseliĝis kaj galopis for [5].
5.
Snorri Sturluson, trad. B. Ragnarsson: Edda, 2008
- france:
- monter en selle, se mettre en selle
- hungare:
- nyeregbe ül, nyeregbe száll
- itale:
- montare in sella
- ruse:
- сесть в седло