1senat/o JED

senato

1.
JURPOL Plej alta leĝofara anaro aŭ supera ĉambro en parlamento: laŭ la nordamerika konstitucio necesas du trionoj de la voĉoj en la Senato por konfirmi kontrakton kun fremdaj regnoj [1]; leĝpropono devas trapasi plurajn ŝtupojn: plej grava estas tiu, ke la proponon devas akcepti kaj Ĉambro de Deputitoj kaj Senato [2].
2.
HIS En la Roma Imperio reganta komitato el nobeloj: la cezaro mem partoprenadis la kunsidojn de la senato kaj konsilis kune kun la „patroj“ pri la bono de la popolo kaj urbo [3]; la ĉefpastro […] kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj [4]; li volis havi la [popolon] sia partiano kontraŭ la senato kaj patricioj [5]. VD:patriciaro
1. Edmond Privat: Federala Sperto, Tria Parto: Ligo De Nacioj
2. Guido Van Damme: Puno ne sen peno, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 15a
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIV
4. La Nova Testamento, La agoj 5:21
5. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
angle:
senate
beloruse:
сэнат
ĉeĥe:
senát
ĉine:
参议院 [cānyìyuàn], 參議院 [cānyìyuàn], 元老院 [yuánlǎoyuàn], 上議院 [Shàngyìyuàn], 上议院 [Shàngyìyuàn], 上議院 [shàngyìyuàn], 上议院 [shàngyìyuàn], 上院 [shàngyuàn]
france:
sénat
germane:
Senat
hispane:
senado
hungare:
szenátus
itale:
senato
japane:
上院 [じょういん], 参議院 [さんぎいん], 元老院 [げんろういん]
nederlande:
senaat
perse:
سنا، مجلس سنا
pole:
senat
portugale:
senado
ruse:
сенат
slovake:
senát
ukraine:
сенат

senatano

POL
Ano de senato: parlamentanoj kaj senatanoj kuniĝis poste [6]; la belga senatano Lafontaine, prezentis la rekomendon al la lasta plena sesio de la Asembleo, sed la prezidanto […] tuj interrompis lin kun pririda ŝerco [7]. VD:patricio, lordo
6. Betty Refior: Terorismo (5), Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 4a
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
angle:
senator
beloruse:
сэнатар
ĉeĥe:
senátor, člen senátu
ĉine:
参议员 [cānyìyuán], 參議員 [cānyìyuán], 上議院議員 [shàngyìyuànyìyuán], 上议院议员 [shàngyìyuànyìyuán], 元老院議員 [yuánlǎoyuànyìyuán], 元老院议员 [yuánlǎoyuànyìyuán], 理事 [lǐshì]
france:
sénateur
germane:
Senator
hispane:
senador
hungare:
szenátor
itale:
senatore
japane:
上院議員 [じょういんぎいん], 参議院議員 [さんぎいんぎいん]
nederlande:
senator
perse:
سناتور
pole:
senator
portugale:
senador
ruse:
сенатор
slovake:
senátor
ukraine:
сенатор

senatestro

POL
Senatano, kiu gvidas internajn debatojn, ekstere reprezentas la senaton, aŭ iel simile funkcias depende je la loka kutimo: ambicia senatestro, iama ministro kaj guberniestro de la ŝtato Para [8]. VD:prezidanto1
8. Gilbert R. Ledon: Esenco de korupto, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 8a
angle:
senate president, speaker of a senate, marshal of a senate, chairman of a senate
beloruse:
сьпікер сэната, старшыня сэната, маршалак сэната (у Польшчы)
france:
président du sénat
germane:
Senatspräsident, Senatsvorsitzender
hungare:
szenátus elnöke
itale:
presidente del senato
perse:
رئیس سنا
pole:
marszałek senatu
portugale:
presidente do senado

administraj notoj