Septuagint/o PIV

Septuaginto

BIBREL La plej antikva traduko de la Hebrea Biblio, supozeble farita de la Aleksandriaj judoj en la 3a-2a jc a.K., kiu poste iĝis bazo de la kristana Biblio: laŭ legendo kristana-talmuda, Septuaginto estas frukto de paralela traduko de 72 tradukistoj, kiuj po sesope reprezentis la 12 tribojn Izraelajn, kaj kies sendependaj tradukoj mirakle koincidis (la nomo Septuaginto devenas el la latina vorto por 70).
Rim.: Septuaginto fontas el iom alia tradicio ol la Masora Biblio, aperinta pli ol jarmilon poste; krom la 39 libroj masoraj ĝi entenas ankoraŭ 11 librojn eksterkanonajn.
angle:
Septuagint
beloruse:
Сэптуагінта
ĉeĥe:
Septuaginta
france:
Septante
hungare:
Septuaginta
itale:
Septuaginta, versione dei Settanta
latinece:
Septuaginta
nederlande:
Septuagint
pole:
Septuaginta
ruse:
перевод 70-и (толковников), Септуагинта
slovake:
Septuaginta
ukraine:
Септуаґінта, переклад Сімдесятьох

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.