servir/i PIV2
serviri ↝
(tr)
En diversaj pilkoludoj, enludigi la pilkon: La serviritan pilkon la ricevanto rajtas rebati nur post tiu grundektuŝo [1].
1.
Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
- angle:
- serve
- france:
- servir (jeu)
- ruse:
- подать, подавать
serviro 
La komenca bato en pilkoludoj, per kiu oni enludigas la pilkon: La plej malgranda taksata ero de la tenisludo estas la batserio, kiu komenciĝas per serviro (plenumata de la serviranto kaj akceptata de la akceptanto) kaj finiĝas post certa nombro da batoj ... [2].
2.
Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
- angle:
- service
- france:
- service (jeu)
- ruse:
- подача