*sieĝ/i UV

*sieĝi

(tr)
1.
MIL Restadigi militistajn trupojn ĉirkaŭ fortikaĵo por preni ĝin: ili sieĝis Aĥazon, sed ne povis venkopreni [1]; estis granda malsato en Samario, kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj [2]; dufoje la turkoj sieĝis Vienon [3].
2.
(figure) Amase aŭ longe minaci, tedi: almozpetantaj kripluloj sieĝis [la] pordon [4]; ŝi ekskuis la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj timoj, kiuj ŝin sieĝis Marta ; aŭdinte la bruon, la monaĥoj komprenos, ke la tentoj sieĝas iun fraton, kaj ĉiuj kune iros preĝi [5]; li ne ĉesis sieĝi min per siaj petoj ĝis mi konsentis voĉlegi al li la tutan romanon [6]; ili tute min ĉirkaŭsieĝas [7]; danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas, danĝero ĉesas, ni Dion forgesas PrV .
angle:
besiege
beloruse:
абложваць, асаджваць
bulgare:
обсаждам
france:
assiéger, faire le siège de
germane:
belagern
hispane:
2. sitiar, asediar
hungare:
ostromol
itale:
assediare
japane:
包囲する [ほういする], 攻囲する [こういする], 取り囲む [とりかこむ], 殺到する [さっとうする]
nederlande:
belegeren
perse:
محاصره کردن
pole:
1. oblegać, prowadzić oblężenie 2. oblegać
ruse:
осадить (воен.), осаждать (воен.)
ukraine:
облягати

sieĝo

MIL Ĉirkaŭbaro de fortikaĵo, urbo, haveno per seninterrompa gardo, por venki ĝin: provizu al vi akvon por la tempo de sieĝo, fortigu viajn fortikaĵojn [8]; en 1683 venis […] 200-mil-kapa armeo denove al Vieno, nun la sieĝo daŭris preskaŭ du monatojn [9]; nurajn 11 jarojn post la rusa sieĝo fininta la germanan okupadon, granda parto de Budapeŝto denove kuŝis en ruinoj [10]. VD:blokado
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:14
9. Monato, Yamasaki Seikô: Pruntoj: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj
10. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo, 2003
angle:
siege
beloruse:
аблога
bulgare:
обсада
france:
siège
germane:
Belagerung
itale:
assedio
japane:
包囲攻撃 [ほういこうげき], 城攻め [しろせめ]
nederlande:
belegering
perse:
محاصره
pole:
okrążenie, oblężenie
ukraine:
облога

administraj notoj