sismograf/o PVEF , seismograf/o PIV2
sismografo, seismografo

Aparato, por registri la horon, daŭron kaj la intenson de
sismaj movoj,
t.e. tertremoj:
okaze de la Usu-erupcio la agentejo unuafoje flugigis
senpilotan aviadilon
por foti la krateron kaj kolekti gason,
plue oni instalas ne nur sismografon sed ankaŭ aparaton por mezuri
aertremojn
[1];
Nord-Koreio […] la 25an de majo 2009 […]
eksplodigis bombon
[…] preskaŭ same grandan kiel la terura bombo de
Hiroŝimo, ĝian
eksplodon registris eĉ sismografoj en Bavario (Germanio)
[2];
La satelito estas nomita per Zhang Heng, fama erudiciulo de la Orienta
Han-dinastio (25-220), kiu iniciatis seismajn studojn per invento de la unua
seismografo en la jaro 132
[3].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru tertremregistrilo.
1.
HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 16
2. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco, 2009
3. Yu: Ĉinio lanĉis elektromagnetan sateliton por studi seismajn antaŭsignojn, Ĉina Radio Internacia, 2018-02-02
2. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco, 2009
3. Yu: Ĉinio lanĉis elektromagnetan sateliton por studi seismajn antaŭsignojn, Ĉina Radio Internacia, 2018-02-02
- angle:
- seismograph
- beloruse:
- сэйсмограф
- bulgare:
- сеизмограф
- ĉeĥe:
- seismograf
- ĉine:
- 地震記錄儀 [dìzhènjìlùyí], 地震记录仪 [dìzhènjìlùyí]
- france:
- sismographe
- germane:
- Seismograph
- hungare:
- szeizmográf, földrengésjelző műszer
- japane:
- 地震計 [じしんけい]
- nederlande:
- seismograaf
- perse:
- لرزهنگار، زلزلهنگار
- pole:
- sejsmograf
- ruse:
- сейсмограф
- slovake:
- seizmograf
- ukraine:
- сейсмограф