*skadr/o PV , skadron/o Far3 , eskadron/o Revizoro

*skadro, skadrono, eskadrono

MIL Parto de kavaleria regimento komandata de oficiro havanta rangon inter kapitano kaj subkolonelo: pretergalopis skadro de rajdistoj, armitaj per lancoj [1]; mem la reĝo volis, kun obstina spito, / rajdi kun la skadro, lukti en milito [2]; ĉirkaŭ la palaco staris garde Azianoj, kaj apud la ĉambroj de lia sankteco la skadrono, kiu kun Ramzes persekutis Tehennan en la dezerto [3]; kial ni tie ĉi estas kvazaŭ tuta eskadrono [4]?
Rim. 1: Oni uzu la fundamentan formon „skadro“ kaj evitu la aliajn variaĵojn.
Rim. 2: Ne konfuzu kun eskadro, kiu konsistas el ŝipoj aŭ aviadiloj.
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
2. S. Petőfi, trad. K. Kalocsay: Johano la brava, 1984
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 1a
angle:
squadron
beloruse:
эскадрон
bulgare:
ескадрила
ĉeĥe:
eskadra, eskadrona, jízdní rota, skadrona
ĉine:
中队 [zhōngduì], 中隊 [zhōngduì], 队 [duì], 隊 [duì], 空军中队 [kōngjūnzhōngduì], 空軍中隊 [kōngjūnzhōngduì]
france:
escadron
germane:
Schwadron
hispane:
escuadrón
hungare:
lovasszázad, svadron
itale:
squadrone (caval.)
japane:
騎兵中隊 [きへいちゅうたい]
katalune:
esquadró
kazaĥe:
эскадрон
nederlande:
eskadron
pole:
eskadra, szwadron
portugale:
esquadrão
ruse:
эскадрон
slovake:
eskadra, eskadróna, jazdná rota
ukraine:
ескадрон

administraj notoj