*skarab/o
*skarabo
↝ 
- 1. ↝
- (komune) Iu el koleopteroj: kio restis de la raŭpoj, tion manĝis la akridoj, kio restis de la akridoj, tion manĝis la skaraboj kaj kio restis de la skaraboj, tion manĝis la vermoj [1]; ĉie svarmis kaj zumis skaraboj, abeloj kaj muŝoj [2]; mi rimarkis sur la ŝoseo du belajn skarabojn [3]; mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn FK .
- 2. ↝
Genro el familio skarabedoj (Scarabaeus), karakterizata per lamenformaj kornoj kaj metanta la ovojn en sterkoglobetojn.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Joel 1:4
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
- angle:
- 1. scarab, beetle
- bulgare:
- 1. бръмбар 2. скарабей
- ĉeĥe:
- brouk, chrobák
- france:
- 2. scarabée
- germane:
- 1. Käfer 2. Skarabäus
- hispane:
- 1. escarabajo
- hungare:
- 1. bogár 2. galacsinhajtó
- latinece:
- Scarabaeus
- nederlande:
- kever
- ruse:
- 1. жук 2. скарабей
- slovake:
- chrobák
cervoskarabo
↝ 
(komune)
-
Granda koleoptero, kies masklo posedas fortajn
prenilojn sur la kapo;
genro
el la familio lukanedoj
(Lucanus).
lukano
4.
George Chernilevsky, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lucanus_cervus_male_2017_G1.jpg
- angle:
- stag beetle
- beloruse:
- жук-алень
- bulgare:
- бръмбар рогач
- ĉeĥe:
- roháč
- france:
- cerf-volant (insecte), lucane
- germane:
- Hirschkäfer
- hungare:
- szarvasbogár
- latinece:
- Lucanus
- nederlande:
- vliegend hert
- portugale:
- lucanídeo
- ruse:
- жук-олень, рогач (жук)
- slovake:
- roháč (chrobák)
foliskarabo Viki ↝
(komune)
- Koleoptero el familio krizomeledoj, en kiu ĉiu specio ordinare manĝas la folion, eventuale alian parton de unu vegetaĵa specio; krizomelo1: hodiaŭ mi trovis foliskarabon sur folio de la kukurbo, kiu ekkreskas en mia ĝardeneto [5].
5.
Akvosfero:
Foliskarabo vizitis mian ĝardeneton, 2006-05-28
6. Hedwig Storch, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Johanniskraut_Blattk%C3%A4fer_(Chrysomela_varians)_6191.JPG
6. Hedwig Storch, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Johanniskraut_Blattk%C3%A4fer_(Chrysomela_varians)_6191.JPG
- france:
- chrysomèle
- germane:
- Blattkäfer
grenskarabo ↝
(komune)
-
Insekto, kies larvo kreskas ene de
grengrajnoj;
genro el familio kurkuliedoj
(Sitophilus).
kalandro, kalandrao
7.
Csiro, http://www.scienceimage.csiro.au/image/10822: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:CSIRO_ScienceImage_10822_Granary_Weevils_Sitophilus_granarius.jpg
- angle:
- corn weevil
- bulgare:
- царевичен хоботник
- finne:
- jyväkärsäkäs, (Sitophilus-suvun) kärsäkäs
- france:
- calandre (charançon), charançon
- germane:
- Kornkäfer
- hungare:
- zsizsik
- latinece:
- Sitophilus
- nederlande:
- kalander
- ruse:
- хлебный долгоносик
lignoskarabo
(komune)
- Diversaj koleopteroj, kies larvoj kreskas en viva ligno de arboj, en putranta ligno aŭ en lignaĵoj, ilin interne manĝante: la insekto brile nigra-blanka kun longaj striitaj antenoj estis azia lignoskarabo kun latina nomo „Anoplophora glabripennis“ [8].
- angle:
- woodboring beetle
- bulgare:
- дърво бръмбар
- france:
- bupreste, ver de bois, vrillette
- germane:
- Holzkäfer
- hungare:
- szú
- nederlande:
- houtkever
majskarabo ↝
(komune)
-
Herbomanĝa koleoptero, tre malutila same kiel ĝia
larvo, tielnomata blanka vermo, genro el familio
skarabedoj
(Melolontha):
ŝi kantis tre bele: „Majskarabo,
flugu!“
[9];
kuloj dancis kaj la majskaraboj murmuris bum, bum!
[10];
la majskaraboj murmuris kaj la abeloj zumis, ĉiu birdo kantis
[11].
melolonto
9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
12. Slon 2, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Melolontha_melolontha-imago.JPG
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
12. Slon 2, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Melolontha_melolontha-imago.JPG
- angle:
- may bug
- beloruse:
- хрушч
- bulgare:
- майски бръмбар
- ĉeĥe:
- chroust
- france:
- hanneton, ver blanc (insecte)
- germane:
- Maikäfer
- hungare:
- cserebogár
- latinece:
- Melolontha
- nederlande:
- meikever
- pole:
- chrabąszcz majowy
- portugale:
- melolonta, besouro
- ruse:
- майский жук, майский хрущ
- slovake:
- chrúst
mariskarabo
↝ 
(komune)
Koleoptero kun duonsfera korpo kaj beletaj rondaj makuletoj sur sia kiraso, nutranta sin de afidoj, genro el familio skarabedoj (Coccinella): mariskarabo / tra inter herba valo / glite rapidas [13].
kokcinelo
13.
Vastalto: Mariskarabo, 2006-04-08
14. Quartl, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Coccinella_septempunctata_qtl1.jpg
14. Quartl, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Coccinella_septempunctata_qtl1.jpg
- angle:
- ladybird, ladybird beetle, lady beetle, ladybug
- beloruse:
- кароўка-багоўка
- bretone:
- buoc'h-Doue, c'hwilig-Doue, yarig-Doue
- bulgare:
- калинка
- france:
- coccinelle
- germane:
- Marienkäfer (Gattung)
- hungare:
- katicabogár
- latinece:
- Coccinella
- nederlande:
- lieveheersbeestje
- ruse:
- божья коровка
orskarabo ↝
(komune)
Eŭropa koleoptero kun metalece brila koloro, ofte verda, kiu manĝas la stamenojn de rozoj kaj aliaj floroj (Cetonia aurata), specio de cetonio: oni povis vidi bruantan svarmon da homoj, barbuloj nigramanteluloj, simile al amaso da formikoj; virinoj, brilplene flugetante, simile al orskaraboj [15].
15.
H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
16. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Rosenkäfer_Cetonia_aurata.jpg
16. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Rosenkäfer_Cetonia_aurata.jpg
- france:
- cétoine dorée
- germane:
- Rosenkäfer
- latinece:
- Cetonia aurata
sterkoskarabo, sterkskarabo, fekskarabo ↝
(komune)
-
Koleoptero nigre, blue aŭ verde brila kaj
vivanta en sterkaĵoj, genro el la familio geotrupedoj
(Geotrupes):
elrampis la sterkskarabo
[17];
ŝi kaptadis majskarabojn kaj sterkoskarabojn, metis ĉiun sur
pinglon, poste
tenis antaŭ ĝiaj piedetoj verdan folion aŭ peceton da papero,
kaj la
malfeliĉa besteto forte alkroĉiĝis al tio kaj turnadis sin
ĉiuflanken, por
liberiĝi de la pinglo
[18];
ni ataku la sterkamason kiel fekskaraboj
[19].
geotrupo
17.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
19. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
20. Thomas Bresson, Geotrupes stercorarius, Uploaded by ComputerHotline: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Geotrupes_stercorarius_(6).jpg
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
19. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
20. Thomas Bresson, Geotrupes stercorarius, Uploaded by ComputerHotline: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Geotrupes_stercorarius_(6).jpg
- angle:
- dung beetle
- bulgare:
- тор бръмбар
- ĉeĥe:
- chrobák
- france:
- bousier, géotrupe
- germane:
- Mistkäfer
- hungare:
- ganajtúró bogár
- latinece:
- Geotrupes
- nederlande:
- mestkever
- portugale:
- escaravelho
- ruse:
- навозный жук
- slovake:
- hnojival, lajniak
administraj notoj
cervo~o:
Mankas dua fontindiko.
cervo~o: Mankas verkindiko en fonto.
foli~o : Mankas verkindiko en fonto.
gren~o: Mankas dua fontindiko.
gren~o: Mankas verkindiko en fonto.
ligno~o: Mankas dua fontindiko.
maj~o: Mankas verkindiko en fonto.
mari~o: Mankas verkindiko en fonto.
or~o: Mankas verkindiko en fonto.
sterko~o, sterk~o, fek~o: Mankas verkindiko en fonto.
cervo~o: Mankas verkindiko en fonto.
foli~o : Mankas verkindiko en fonto.
gren~o: Mankas dua fontindiko.
gren~o: Mankas verkindiko en fonto.
ligno~o: Mankas dua fontindiko.
maj~o: Mankas verkindiko en fonto.
mari~o: Mankas verkindiko en fonto.
or~o: Mankas verkindiko en fonto.
sterko~o, sterk~o, fek~o: Mankas verkindiko en fonto.