*skarp/o

*skarpo

1.
TEKS Longa peco da teksaĵo, kiun virinoj portas sur la ŝultroj kaj kies baskoj pendas ambaŭflanke antaŭ la brusto ĝis la genuoj: ŝi vojaĝis inkognite, defendata de nigraj okulvitroj kaj vasta ĉapelrandaĵo kaj abunda skarpo [1].
2.
TEKS Oficiala insigno konsistanta el longa peco da teksaĵo portata oblikve sur brusto aŭ zone ĉirkaŭ la talio: lia skarpo estis multekosta, tia, kian povas porti nur riĉaj homoj [2]; li portis muslinan ĉemizon, riĉe broditan antaŭtukon kaj oran skarpon sur la ŝultro [3]; li metis la skarpon sur la dekstran ŝultron, kovris la vizaĝon per la vualo kaj preninte oran kuleron, li ŝutis en ĝin incenson, kiun li ekbruligis ĉe la lampo antaŭ la kurteno [4]; akiri la sopiratan urbestran skarpon [5].
3.
Longa peco da teksaĵo surŝultre alligata kaj servanta por subteni vunditan brakon.
angle:
1. scarf, sash, stole 2. sash, chain of office 3. sling, armsling
beloruse:
1. шалік 3. перавязь
ĉeĥe:
páska, závěs
ĉine:
[jīn]
france:
écharpe
germane:
1. Schärpe 2. Schärpe 3. Armbinde
hungare:
1. sál 2. vállszalag, derékszalag 3. vállkötés, karkötés
japane:
スカーフ, 肩掛け [かたかけ], 綬 [じゅ], 吊り包帯 [つりほうたい]
nederlande:
2. sjerp 3. mitella, draagverband
pole:
szarfa, temblak
ruse:
1. шарф 2. перевязь 3. перевязь
slovake:
náplecná stuha, páska, šerpa
ukraine:
шарф, перев’язь, черезплічник

administraj notoj