skizofreni/o SPV

skizofrenio

MEDPSI Mensmalsano karakterizata de malkoheraj pensoj, iluzioj, fremdiĝo de la realo: baldaŭ ŝi perdis la prudenton kaj iom post iom pli enprofundiĝis en skizofrenio [1]; iuj havas malsanon kiel deprimitecon, senracian timon aŭ skizofrenion, ili opinias, ke meditado estas tuja kuracmetodo por ilia malsano [2].
1. A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
2. Miaohui: Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera..., 2008-07-31
angle:
schizophrenia
beloruse:
шызафрэнія
ĉeĥe:
schizofrenie
ĉine:
精神分裂症 [jīngshénfēnlièzhèng], 精分 [jīngfēn]
france:
schizophrénie
germane:
Schizophrenie
hispane:
esquizofrenia
indonezie:
skizofrenia
japane:
統合失調症 [とうごうしっちょうしょう]
pole:
schizofrenia
slovake:
schizofrénia
ukraine:
шизофренія

skizofreniulo

Homo suferanta pro skizofrenio: ĉu mi ne estas skizofreniulo alparolanta aparaton, kiu dissendas diraĵon neaŭskultatan, ĉar al neniu ĝi interesas? [3].
3. B. Cadei: Percepti la Aŭskultantaron, Espero Katolika, 1989, numero 3a
beloruse:
шызафрэнік
ĉeĥe:
schizofrenik
france:
schizophrène (subst.)
germane:
Schizophreniekranker
hispane:
esquizofrénico
japane:
統合失調症患者 [とうごうしっちょうしょうかんじゃ]
pole:
schizofrenik
slovake:
schizofrenik
ukraine:
шизофренік

administraj notoj