sofistik/o PIV2

sofistiko  

1.  
HIS Greka kaj romia antikva tradicio de rezon- kaj parolarto, precipe utilisma kontraste al pli teoria filozofio.
2.
(figure) Ĉia subtila, eventuale trompa parolado: ĉiuj homoj vidas, ke anstataŭ saĝeco regas malklereco aŭ sofistiko [1].
VD:skolastiko, sofisto
1. Komenio, trad. M. Malovec: El la saĝo de Komenio, [vidita je 2006-08-23]
ĉeĥe:
sofistika
france:
sophistique (subst.)
hungare:
1. szofisztika 2. körmönfont okoskodás
nederlande:
sofistiek
portugale:
sofística
ruse:
софистика
slovake:
sofistika

sofistika

1.
Laŭ la metodoj de sofistiko, rilata al sofistiko.
2.
Tre aŭ tro subtila: tial tra la linioj de t.n. sofistika, eĉ absurda poezio lasu preterflugi la vortojn, tiel ke la asociado, la etoso riveliĝas [2].
2. Poul Thorsen: Babile kun mi mem. - Beletra: 1996, Finbabile?
hungare:
1. szofisztikus 2. körmönfont
nederlande:
1. sofistisch 2. spitsvondig, vals redenerend
portugale:
sofístico
ruse:
софистический

administraj notoj