spav/o

spavo

MAS Droneo: dum la tuta interparolo, nevidebla spavo zumadas super niaj kapoj [1]; ĉi-foje oni aranĝis [la komunan fotadon] modernece – pere de spavo, kiu fotis la homamason de supre [2]; Ehang 184 ― la spavo kun sidloko por unu pasaĝero [3].
Rim.:La vortradiko „spav“ estas mallongigo de SenPilota Aera Veturilo (laŭ la angla termino UAV, t.e. „unmanned aerial vehicle“), aŭ de SenPilota AViadilo.
1. Mireille Court kaj Chris Den Hond, trad. Thierry Tailhades: Roĵavo inter kompromiso kaj utopio, Le Monde diplomatique, 2018-12-01
2. Stano Belov: Koncertoj en Nitro – la esperantaj kaj ne nur, Stano, 2018-03-13
3. Ehang 184
angle:
drone, unmanned aerial vehicle, UAV
beloruse:
беспілотнік
ĉeĥe:
dron
ĉine:
无人飞行器 [wúrénfēixíngqì], 無人飛行器 [wúrénfēixíngqì]
dane:
drone
estone:
droon
finne:
drone, drooni
france:
drone
germane:
Drohne
hispane:
dron
hungare:
drón
indonezie:
dron
itale:
drone
japane:
ドローン [どろーん], 無人飛行機 [むじんひこうき]
katalune:
dron
koree:
드론, 무인항공기
nederlande:
drone
perse:
پهپاد
pole:
dron
portugale:
drone
rumane:
dronă
ruse:
беспилотник, дрон
svede:
drönare
turke:
dron

administraj notoj