splint/o PIV1
splinto
Tabuleto aŭ aparato, per kiu oni senmovigas parton de membro dum kuraciĝo de rompita osto: doktoro Sui foj-refoje alĝustigis la dikecon de la splintoj kaj streĉadon de la bandaĝo [1].
1.
Fang Xiaotong:
Sui Shuyi ― eminenta ĉinmedicina ostologo, Ĉina Interreta Informa Centro, 2007-06-14
- ĉeĥe:
- dlaha
- france:
- attelle, éclisse, orthèse
- katalune:
- fèrula
- slovake:
- dlaha
splinti
(tr)
- Provizi per splinto: oni povus plastri kaj splinti la ripojn de la kavaliro [2].
2.
Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 14a, p. 471a
- france:
- éclisser
- katalune:
- immobilitzar, encanyar