3stenograf/i PV

stenografo   Vikipedio

TIP Homo, kiu scias noti per speciala, tre rapida skribo; stenografiisto: Montagu Christie Butler havis multajn pasiojn; li estis pacifisto, kvakero, libroamanto, stenografo, muzikisto, sed pli ol ĉio alia, esperantisto [1] ĉiam du stenografoj skribas samtempe ĉe sia tablo [2].
Rim.: Oficiala estas la verbo stenografi, kiu normale implicas ke stenografo estas la responda agado. Tamen la vorto stenografo en diversaj lingvoj celas homon, kiu stenografas, kiel registrite ĉi tie. Ankaŭ la esperanta uzo precipe celas la homon, kvankam hezitoj estas senteblaj interalie pro la uzo de la formo stenografisto, kiu estas registrita derivaĵo en PIV1 kaj PIV2: Lorcán Ó hUiginn ... estis stenografisto en la Irlanda Parlamento [3]. [ĵv]
beloruse:
стэнограф
france:
sténographe
germane:
Stenograf
hungare:
gyorsíró
nederlande:
stenograaf
pole:
stenograf
ruse:
стенограф

stenografi  

(tr)
TIP Uzi specialajn konvenciajn tre simplajn signojn por skribi same rapide, kiel oni parolas: mi skribas permane absolute nenion - nek per plumo, nek per krajono - kaj vere stenografi mi devas nenion [4].
4. Pejno S.: en: Drasta membrofalo ĉe UEA, 2011-04-07
beloruse:
стэнаграфаваць
ĉeĥe:
psát těsnopisem, stenografovat
france:
sténographier
germane:
stenografieren
hungare:
gyorsír
nederlande:
stenograferen
pole:
stenografować
ruse:
стенографировать
slovake:
písať rýchlopisom
svede:
stenografera

stenografado, stenografarto  

TIP Kapablo kaj ago stenografi; stenografio.
beloruse:
стэнаграфія
france:
sténographie
germane:
Stenografie
hungare:
gyorsírás
nederlande:
stenografie
pole:
stenograifa, stenografowanie
ruse:
стенография, стенографирование
svede:
stenografi

stenografaĵo  

TIP Dokumento skribita stenografarte; stenogramo: mi redonas parton de mia stenografaĵo [5].
5. T. Steele: La Averto, Mirmekobo, 2008-04
france:
sténogramme
pole:
stenogram

administraj notoj

~ado, ~arto: Mankas dua fontindiko.
~ado, ~arto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.