stevard/o SPV

stevardo   Vikipedio

AVIMAR Akceptisto, precipe en ŝipo aŭ avio, zorganta pri la komforto de klientoj: la ŝipestro premas butonon, la stevardo envenas [1].
VD:grumo, kelnero
Rim.: La formo stevarto aperas en malnova verko: estis neordinara trankvileco sur la ŝipo; neniu homo aperis, krom la stevarto kaj iu havenisto [2].
angle:
steward
ĉeĥe:
stevard
france:
steward
germane:
Flugbegleiter, Steward
hispane:
auxiliar de vuelo (azafato)
hungare:
utaskísérő, steward
itale:
steward (d'aria), assistente di volo
nederlande:
steward
ruse:
бортпроводник
slovake:
stevard

stevardino Vikipedio

AVIMAR Ina stevardo: en la jaro 1995, 18 senlaboriĝintoj estis dungitaj de la Ŝanhaja Aviada Kompanio kiel stevardinoj, kio fariĝis siatempe varme diskutata temo, ĉar antaŭe stevardado estis plenumata ekskluzive de belaj fraŭlinoj, sed ĉi-foje la kompanio rompis la antaŭjuĝon kaj akceptis 18 mezaĝajn virinojn kiel stevardinojn [3].
3. Ye Guobiao: Iamaj senlaboriĝintoj stevardas en aviadilo, El Popola Ĉinio, 1998, n-ro 10
angle:
stewardess
ĉeĥe:
hosteska, letuška, stevardka
france:
hôtesse de l'air
germane:
Flugbegleiterin, Stewardess
hungare:
utaskísérőnő, légikisasszony, stewardess
itale:
hostess (d'aria), assistente di volo
nederlande:
stewardess
ruse:
бортпроводница, стюардесса
slovake:
letuška

administraj notoj