stik/i PVEF
stiki
(tr)
Kloni
vegetaĵon, radikigante elŝiritan parton de ĝi:
por savi aliajn [rozarbustojn] mi provas
stiki – planti tranĉetojn en la grundon en majo
aŭ frua vintro
[1].
grefti,
markoti
1.
M. Furness: Mia Nova Ŝatokupo: Savado de Malnovaj Rozoj,
Inter ni, 2008-02 (262)
- angle:
- to take a cutting, strike
- beloruse:
- чаранкаваць
- ĉeĥe:
- řízkovat
- france:
- bouturer
- germane:
- Steckling pflanzen
- japane:
- 挿し木する [さしきする]
- katalune:
- plantar esqueixos
- pole:
- sadzonkować
- slovake:
- pcháčkovať
- ukraine:
- живцювати, розмножувати черешками
stikaĵo
Plantido ricevita per stikado:
la vivo de planto komenciĝas per semo en la grundo
— se oni preteratentas la vegetativan reproduktiĝon,
ekzemple per stikaĵo
[2];
fari stikaĵojn kaj interŝanĝi plantojn kun najbaroj kaj amikoj
[3];
tiuj rozoj ne estis greftitaj, ties draĵoj kaj stikaĵoj floros kiel la devena
planto
[4].
markoto,
stolono
- angle:
- cutting
- beloruse:
- чаранок
- france:
- bouture
- germane:
- Steckling, Senker, Fechser
- japane:
- 挿し木 [さしき]
- katalune:
- esqueix
- pole:
- sadzonka, flanca
- ukraine:
- черешок, відсадок, відгілок