strum/o PIV1

strumo

MED
Ŝveliĝo de la tiroido: oni kuracis tiroid-insuficiencon post la forigo de tiroido pro ekzoftalmia strumo (Bazedova malsano) [1]; malsanulon […] turmentatan de strumo ili lasis por morgaŭ [2].
1. Konstantin Efetov: La solvo de la mistero de la nekuracebla malsano, Kontakto, numero 236 (2010:2)
2. Jurij German, trad. Jurij Finkel: La afero al kiu vi servas, 1957, p. 274
angle:
goitre
beloruse:
вальляк (запаленьне)
france:
goitre
germane:
Struma
japane:
甲状腺腫 [こうじょうせんしゅ]
pole:
wole (u człowieka)
ruse:
зоб (струма)

administraj notoj