sudok/o

sudoko

SPO Surpapera ludo, en kiu oni devas plenigi kradon per ciferoj sen ripetoj kaj kun egalaj sumoj en linioj kaj en kolumnoj: sudoko estas tabelo el 9 kolumnoj kaj 9 linioj sur kiu estas ciferoj kaj kiun vi devas kompletigi metante la ciferojn 1 ĝis 9, sed nur unufoje en ĉiu linio, en ĉiu kolumno kaj en ĉiu subtabelo de 9 fakoj [1]; libreto kun 80 diversaj sudoko-enigmoj [2].
1. C. Bertin: Programo en esperanto por ludi per sudoko, Yahoo-grupo bretonio, 2006-02-10
2. Sudoku en Esperanto!, Horizontaal, 2006-03 ĝis 04, p. 18a
bulgare:
судоку
ĉine:
九宫图 [jiǔgōngtú], 九宮圖 [jiǔgōngtú], 数独 [shǔdú], 數獨 [shǔdú]
france:
sudoku
germane:
Sudoku
itale:
sudoku
nederlande:
sudoku
norvege:
sudoku
pole:
sudoku
portugale:
sudoku

administraj notoj