*surpriz/i UV

*surprizi

(tr)
1.
(io) Mirigi per sia neatenditeco: [li] murmuretis al ŝi ion en la orelon, kio, kiel ŝajnis, tiun ĉi surprizis [1]; surprizis lin […] la palaco de la sciencoj, en kiu li vidis galerion dumilpaŝe longan, tute plenan je matematikaj kaj fizikaj instrumentoj [2]; mia emocio tre surprizis mian patrinon [3]; surprizis [lin] la fantaziaĵoj, kiujn mi povis ludi [4]; li amas lerni, kio tre surprizas la instruiston [5]; ĉiam surprizas la faktoj kiujn elfosas enketo [6]; Ĉi tiu fraz' surprizis ⫽ Kaj ili ĝin skrupule Ĝis fundo analizis [7].
2.
Subite kaj neatendite aperi ĉe iu, trafi iun: mi ne surprizos vin, antaŭ ol mi venos por preni vin, aperos miaj senditoj [8]; ni iris duope laŭ ĉirkaŭvojo por eviti la fenestron, ĉar mi volis surprizi la gepatrojn [9]; la situacio estus pereiga por ŝia famo, se oni ŝin surprizus kun Viktoro [10]; la nokto surprizos vin kaj vi ne retrovos la domon [11]; la kronprinco venkos, se li ne lasos sin surprizi de Nitager [12]; (figure) urĝaj paŝoj, tinto de armiloj surprizis la silenton [13].
Rim.: Ĉe unuopa aŭtoro oni renkontas „surprizi“ kun la senco „neatendite malkaŝi“: ŝi surprizis, ne ĝin komprenante, la teruran sekreton [14]; Valentino surprizis la sekreton de amrilatoj, kiujn via filino tiel zorge kaŝis [15].
angle:
surprise
beloruse:
1. зьдзівіць (нечаканасьцю), уразіць (нечаканасьцю) 2. засьпець (зьнянацку)
ĉeĥe:
nachytat, překvapit, přistihnout, zaskočit
ĉine:
使感到意外 [shǐgǎndàoyìwài], 意外袭击 [yìwàixíjī], 意外襲擊 [yìwàixíjī], 惊讶 [jīngyà], 驚訝 [jīngyà], 揜 [yǎn]
france:
surprendre
germane:
überraschen
hispane:
sorprender
hungare:
meglep
itale:
sorprendere
japane:
不意に訪れる [ふいにおとずれる], 不意打ちする [ふいうちする], 奇襲する [きしゅうする], 驚かす [おどろかす], びっくりさせる
katalune:
sorprendre
nederlande:
verrassen
pole:
niespodziankę robić, zadziwiać, zaskakiwać
portugale:
surpreender
ruse:
1. удивить неожиданностью, поразить неожиданностью 2. застать врасплох
slovake:
prekvapiť
ukraine:
застати, заскочити, зробити несподіванку, дивувати, вражати

surpriza

Tute neatendita, surprizanta: tute surpriza nomo inter la kandidatoj estas François Simonnet el Francio [16].
16. Libera Folio: Rekordaj 16 kandidatoj por 6 lokoj, La Ondo de Esperanto, jaro 2004a, numero 4a
angle:
surprise
beloruse:
неспадзяваны, неспадзеўны, уражаючы, раптоўны
ĉine:
惊讶 [jīngyà], 驚訝 [jīngyà], 出人意料 [chūrényìliào], 可怪 [kěguài]
france:
surprenant
hispane:
sorprendente
itale:
sorprendente
japane:
不意の [ふいの], 奇襲の [きしゅうの], 思いがけない [おもいがけない], 驚くべき [おどろくべき]
katalune:
sorprenent
nederlande:
verrassend
pole:
niespodziewany, niespodziany
portugale:
surpreendente
ruse:
удивительный неожиданностью, неожиданный
ukraine:
несподіваний, вражаючий

surpriziĝi

Iĝi surprizita: kiam mi aŭdis la paŝojn, mi surpriziĝis, sed vi tuj aperis [17].
17. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 30a
angle:
be surprised
beloruse:
зьдзіўляцца, дзівіцца
ĉine:
惊奇 [jīngqí], 驚奇 [jīngqí], 怔 [zhēng]
france:
être surpris
hispane:
sorprenderse
itale:
sorprendersi
japane:
驚く [おどろく], びっくりする, 面食らう [めんくらう]
katalune:
sorprendre's
nederlande:
verschieten
pole:
zaskoczyć się
portugale:
surpreender-se
ruse:
удивиться, поразиться

*surprizo

Ago surprizi; io, kio surprizas1: mi eksaltis de surprizo [18]; tri el liaj noveloj finiĝas per surprizo por la leganto [19].
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §40.
19. Edmund Grimley Evans: Denove kvaropas (Fernández, Camacho, Neves, Dek; Ekstremoj), Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 15
angle:
surprise
beloruse:
неспадзеўка, неспадзяванка, сурпрыз
ĉeĥe:
překvapení
ĉine:
惊喜 [jīngxǐ], 驚喜 [jīngxǐ]
france:
surprise
hispane:
sorpresa
itale:
sorpresa
japane:
不意打ち [ふいうち], 奇襲 [きしゅう], 不意の出来事 [ふいのできごと], 驚き [おどろき]
katalune:
sorpresa
nederlande:
verrassing, surprise
pole:
niespodzianka, zaskoczenie
portugale:
surpresa (ação de surpreender)
ruse:
неожиданность, сюрприз
slovake:
prekvapenie
ukraine:
сюрприз, несподіванка

administraj notoj