*ŝelk/o

*ŝelko

TEKS Rimeno, ofte iom elasta, per kiu oni tenas ion ligita al la korpo.
a)
Rimeno, kiun oni metas baltee sur ĉiu ŝultro por porti vestojn, kutime pantalonon: ĉiuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis ĉiu sian butonon, inter ili troviĝis pli ol unu, kiu en tiu posttagmezo povis iri nur kun unu ŝelko [1]; li povosciis brodi ŝelkojn, ĉar li estis kapabla kaj lerta [2]; ili sidis aŭ kuŝis plejparte sen tunikoj, kun la ŝelkoj formantaj kvazaŭblankajn V-signojn [3]; [li] estas pesimisma viro kaj ĉiam anticipas katastrofon, kutime uzas kaj zonon kaj ŝelkon [4]; [li] provis pendumi sin per sia ŝelko [5]; longa vico de pantalonoj pendantaj per ŝelkoj sur la murhokoj [6].
b)
Rimeno ĉirkaŭanta la buston, la ventron, la femurojn por porti objekton: ŝelkoj de pistolingo; ŝelkozono por montogrimpado.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
3. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
4. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj
5. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj
6. Monato, Albisturo Kvinke: Lisuarte
angle:
suspenders
beloruse:
падцяжкі, шлейкі
bulgare:
тиранти
france:
bretelle
germane:
Hosenträger, Träger (Hose) Halfter
greke:
τιράντες
hispane:
tirantes
hungare:
nadrágtartó
itale:
bretelle
japane:
ズボンつり, サスペンダー
katalune:
elàstics
nederlande:
bretel
pole:
szelki
portugale:
suspensórios
rumane:
bretele
ruse:
подтяжки, помочи
slovene:
naramnice
svede:
hängslen
turke:
pantalon askısı
ukraine:
шлейки, підтяжки

administraj notoj