Ŝem/o
Ŝemo
Hebrea nomo, precipe la nomo de tiu el la filoj de Noaĥo, kiun la mito prezentas prapatro de la ŝemidoj: tio estas la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj [1]; la starigo de tiu kolosa monumento estis sendube la celo, pro kiu Dio sendis Ŝemon al Egiptujo kaj donis al li tian superhoman saĝon [2].
- angle:
- Shem
- france:
- Sem
- germane:
- Sem
- japane:
- セム
- katalune:
- Sem
- ruse:
- Сим
- ukraine:
- Сем
ŝemido, semido
- Ano de unu el la gentoj, kiujn la tradicio biblia prezentas kiel posteulojn de Ŝemo (interalie arabo, judo): la grekoj ŝanĝis la skribodirekton: anstataŭ skribi de dekstre maldekstren, kiel la egiptoj kaj ŝemidoj, ili ... decidis skribi de maldekstre dekstren [3].
Rim.:
NPIV prave rekomendas (ĉe „semido“):
„La formo ŝemido estus preferinda“
— tamen tia kapvorto en la vortaro mankas.
3.
Sergio Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, n-ro 54 (1999:4)
- france:
- sémite
- germane:
- Semit
- katalune:
- semita
- ruse:
- семит
- ukraine:
- семіт
ŝemida, semida
- Rilata al la ŝemidoj: ŝemidaj lingvoj; ŝemidaj mitoj; la tradicia kufija-kaptuko […] estas ankaŭ vualo, ankaŭ estas la virina ŝalo […] eĉ biblia kap-vesto […], tia vest-modo estas tipa ĝenerale por la semida kulturo de Mez-Oriento [4]; semidaj popoloj, kiujn estris Sargono de Akado, kaptis la potencon, unuigis la tutan sumeran landon, invadis la najbarajn landojn ĝis Mediteraneo kaj kreis la novan ĉefurbon de la unua reala imperio, Akadon [5].
4.
Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika
5. Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?
5. Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?
- angle:
- semitic
- france:
- sémitique
- germane:
- semitisch
- katalune:
- semític
- ruse:
- семитский
- ukraine:
- семітський
ŝemida lingvo, semida lingvo
Apartenanta al la lingvofamilio, kiu ampleksas la lingvojn aramean, asirian, akadan, fenican, hebrean, araban, Siriakon k.a.: la tekstoprilaborilo ebligas, ke oni skribu la semidajn lingvojn laŭ ĝusta maniero, de dekstre maldekstren [6]; la hindeŭropaj kaj semidaj lingvoj montras tre strangan apartaĵon: en ili, la substantivoj estas dispartigitaj en tri klasojn, sen ia konata kaŭzo [7]; neniu ĝis nun pruvis, ke parolantoj de ŝemidaj lingvoj rezonas en alia maniero ol parolantoj de izolaj lingvoj aŭ de aglutinaj / kungluaj lingvoj [8].
6.
Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado
7. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
8. Pietro Fiocchi: Esperanto: kion fari? (Interparolado kun Prof. Renato Corsetti) , El Popola Ĉinio
7. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
8. Pietro Fiocchi: Esperanto: kion fari? (Interparolado kun Prof. Renato Corsetti) , El Popola Ĉinio
- angle:
- semitic language
- france:
- langue sémitique
- germane:
- semitische Sprache
- katalune:
- llengua semítica
- ruse:
- семитический язык
administraj notoj
ŝ~ido, semido:
Mankas dua fontindiko.