*ŝink/o

*ŝinko

KUI
Salita aŭ fumaĵita femuro de porko; peco da ĝi: sur la tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantranĉo kun ŝinko FK ; en la provizejo […] ŝinkoj pendas sub la plafono [1]; prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati [2]; kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis por la malsanulino [3]; sub la plafono pendis kolbasoj kaj ŝinkoj [4]; Marta aĉetis funton da fumaĵita ŝinko Marta ; tranĉaĵoj de ŝinko VivZam ; ni ĉiam manĝis […] sabate ŝinkon kun brasiko [5].
angle:
ham
beloruse:
вяндліна, шынка
bulgare:
шунка
ĉine:
火腿 [huǒtuǐ]
france:
jambon
germane:
Schinken
hispane:
jamón
hungare:
sonka
itale:
prosciutto
japane:
ハム [はむ]
katalune:
pernil
nederlande:
ham
perse:
ژامبون
pole:
szynka
portugale:
fiambre, presunto
ruse:
ветчина
svede:
skinka
ukraine:
шинка, окіст

administraj notoj