ŝvabr/i PIV1

ŝvabri

(tr)
Lavi per plankviŝilo, akvo kaj sapo: ni ŝvabras plankon kaj purigas necesejon per akvo uzita por lavi veston, kaj akvumas florojn per akvo uzita por purigi rizon [1].
1. Fang Xiaotong: Ŝparado estas respekto al laboro kaj naturo, El Popola Ĉinio, [2005?]
angle:
to mop
france:
laver à la serpillère
ide:
swabragar
japane:
モップ掛けをする [もっぷがけをする], ~をモップで拭く [もっぷでふく]
nederlande:
dweilen

ŝvabrilo

Balailo provizita per plankviŝilo aŭ ĉifon-strioj, uzata por ŝvabri: onjo Sima, purigistino, bruante per benkoj, komencis lavi la plankon per ŝvabrilo [2].
2. J. German, trad. J. Finkel: La afero, al kiu vi servas, 2016-2017
angle:
mop (cleaning tool)
france:
balai-serpillère
germane:
Wischmopp
ide:
swabro
japane:
モップ [もっぷ]
nederlande:
zwabber, dweil

administraj notoj