tantiem/o Z

tantiemo Vikipedio

EKON Procenta partopreno en la profito de entrepreno flanke de la direktoroj, membroj de kontrola konsilantaro ktp: la troaj tantiemoj de direktoroj kaj kontrola konsilantaro en la akciaj societoj elvokas ofte publikajn kritikojn.
angle:
percentage of profits
ĉeĥe:
odměna, podíl, tantiéma
france:
tantième
germane:
Tantieme
hungare:
jutalék, részesedés
katalune:
percentatge (de guanys)
nederlande:
tantième
pole:
tantiema
portugale:
porcentagem, participação nos lucros
ruse:
тантьема
slovake:
odmena, podiel

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.