teĥnologi/o, teknologi/o PIV1

teĥnologio, teknologio

1.
TEK Tuto de formalaj metodoj kaj rimedoj dediĉitaj al iu celo kaj maŝine aŭ industrie realigeblaj: memkompreneble la komisiito de Monato tre konvinke kunĵuris pri satelita taŭgeco, kvankam li, honeste dirate, tute ne posedas satelitricevilon, sed sendispute tiu teĥnologio vere estas liverinta al ni perfektan Esperanto-programon en la tuta Eŭropo [1]; neandertaluloj […] estas klare distingeblaj anatomie de siaj pli modernaj parencoj, sed dum la unua tempo ne estis granda diferenco en kulturo kaj teĥnologio [2].
2.
(evitinde) Teĥniko ne estas troigo, se oni komparas genteknologion kun atomenergio: ambaŭ povas alporti benojn, sed ankaŭ detruojn [3].
1. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
2. Monato, Werner FUß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?
3. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
afrikanse:
tegnologie
angle:
technology
beloruse:
1. тэхналёгія 2. тэхніка
france:
technologie
germane:
Technologie, Technik (Technologie)
hungare:
technológia
ide:
teknologio
japane:
技術 [ぎじゅつ], 工業技術 [こうぎょうぎじゅつ], 科学技術 [かがくぎじゅつ], テクノロジー [てくのろじー]
katalune:
tecnologia
nederlande:
technologie, techniek (technologie)
perse:
فناوری، تکنولژی
pole:
technologia
portugale:
tecnologia
ruse:
технология
svede:
teknologi
ukraine:
технологія

teĥnologia, teknologia

Rilata al teĥnologio aŭ al teĥnologiaj rimedoj: israelaj bovinoj liveras la plej grandan kvanton da lakto en la mondo, rezulte de diversaj teĥnologiaj inventaĵoj [4]; ni estas la numero unu en altteknologia branĉo [5].
4. Monato, Josef Ŝemer: La juda ŝtato 60-jara
5. Monato, Marko Naoki Lins: Giganto fluganta
afrikanse:
tegnologies
angle:
technological
beloruse:
тэхналягічны
france:
technologique
germane:
technologisch
hungare:
technológiai
ide:
teknologiala
japane:
技術の [ぎじゅつの], 工学の [こうがくの], 技術的な [ぎじゅつてきな], 工業的な [こうぎょうてきな], テクノロジーの [てくのろじーの]
katalune:
tecnològic
nederlande:
technologisch
pole:
technologiczny
portugale:
tecnológico
ruse:
технологический, технологичный
svede:
teknologisk
ukraine:
технологічний

teĥnologiisto, teknologiisto

TEK Fakulo pri teĥnologio ĝenerale aŭ pri aparta branĉo de ĝi: mi estas meĥanika teĥnologiisto [6]. SIN:teĥnologo, teknologo
6. J. A. Dos Santos: Eurovoc-tezaŭro, terminologio, 2010-01-23
angle:
technologist
beloruse:
тэхноляг
france:
technologiste, technologue
germane:
Technologe
japane:
技術者 [ぎじゅつしゃ], 科学技術者 [かがくぎじゅつしゃ]
katalune:
tecnòleg
nederlande:
technoloog
pole:
technolog
portugale:
tecnólogo

administraj notoj

~isto, ~isto: Mankas dua fontindiko.