9telepati/o PV

9telepatio

PSI Metapsikia fenomeno, konsistanta en senpera komunikiĝo de du mensoj, je pli malpli granda distanco, per aliaj rimedoj ol la ordinaraj sensaĵoj: aplikante la saman principon al profesia telepatiisto kiel estis Eric Clapp, la rezulto estis spektakla [1]; hindaj guruoj, kiuj pruvis antaŭ liaj okuloj, ke ili fakte povas kuraci per nura tuŝo, ricevi mesaĝojn per telepatio, antaŭvidi eventojn, kiuj poste realiĝis [2].
1. Alberto García Fumero: Alfa ondo, Monato, 2000/08, p. 23
2. Vikipedio, Sed nur fragmento
angle:
telepathy
beloruse:
тэлепатыя
france:
télépathie
germane:
Telepathie
hungare:
gondolatátvitel, telepátia
japane:
テレパシー, 精神感応 [せいしんかんのう]
nederlande:
telepathie
perse:
دورآگاهی، تِله‌پاتی
pole:
telepatia
portugale:
telepatia
ruse:
телепатия
slovake:
telepatia
ukraine:
телепатія

administraj notoj