1templ/o

*templo

1.
Konstruaĵo destinita por loĝado, kulto aŭ servado de dio aŭ diino: ne malproksime de la urbo Pi-Bast estis la templo de l' diino Hator [1]; eĉ la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel [2].
2.
Kultejo, konstruaĵo en kiu samkultanoj plenumas siajn ritojn: protestanta, hindisma, framasona, homaranisma templo. SIN:preĝejo
3.
(figure) Restadejo de ia sankta aŭ nobla aŭ abstrakta afero: via korpo estu templo de l' animo; templo de l' arto.
beloruse:
храм
bulgare:
храм
ĉeĥe:
chrám, posvátné místo, synagoga, templ
ĉine:
殿 [diàn], 庙 [miào], 寺(佛寺)[sì]
france:
temple
germane:
Tempel 1. Tempel 2. Tempel 3. Tempel (-ruine)
hinde:
मंदिर [maṁdir]
hispane:
templo
hungare:
templom
itale:
tempio
japane:
神殿 [しんでん], 寺院 [じいん], 聖堂 [せいどう], 礼拝堂 [れいはいどう], 教会堂 [きょうかいどう], 殿堂 [でんどう]
nederlande:
tempel
perse:
پرستشگاه، معبد
pole:
świątynia, chram (przest.)
portugale:
templo
ruse:
храм
slovake:
chrám, posvätné miesto
tibete:
ལྷ་ཁང་
ukraine:
храм

Entempligo

KRI En la tradicia (ortodoksa, katolika) kristanismo, la dipatrina festo (unu el la dekduopaj festoj) per kiu la Eklezio rememoras enkondukon de la sanktega virgulino Mario en la Templon (je la aĝo de 3 jaroj) por edukado ĉe la Templo.
angle:
Presentation of the Blessed Virgin Mary
pole:
Ofiarowanie Najświętszej Maryi Panny
portugale:
Apresentação (da Virgem Maria)
ruse:
Введеник во храм (пресвятой Богородицы)

administraj notoj

En~igo: Mankas fontindiko.
En~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.