tezaŭr/o BT
tezaŭro
- 1.
Sistemo da nocioj de scienco, teĥnika fako aŭ lingvo: la lernanto jam posedas la tutan tezaŭron geometrian (t.e. komprenas la nociojn de geometrio kaj iliajn interrilatojn).
terminaro, klasifiko
- 2.
Vortaro prezentanta sistemon da nocioj de fako aŭ lingvo, precipe la genra-specajn rilatojn (supernociojn kaj subnociojn), sinonimojn kaj antonimojn, ebliganta trovi vorton laŭ senco: tezaŭro estas grava helpilo dum tradukado por trovi ekzemple sinonimojn aŭ antonimojn [1].
vortaro
1.
Roel Haveman: Terminareto pri tradukado, ELERNO, 2010
- angle:
- thesaurus, semantic dictionary
- beloruse:
- тэзаўрус
- france:
- thésaurus
- germane:
- Thesaurus
- hungare:
- tezaurusz
- nederlande:
- thesaurus, semantisch woordenboek
- perse:
- گنجواژه
- pole:
- 1. tezaurus 2. tezaurus
- portugale:
- tesauro
- ruse:
- 1. тезаурус 2. идеографический словарь, тезаурус
- ukraine:
- тезаурус