tiraljor/o

tiraljoro

MIL Sola pafisto, kiu pafas elektitajn homojn el granda distanco, ofte laboranta en tereno regata de la malamiko: oni efektive ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estas facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj — ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile — oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton BdV ; sur tegmento apud la ponto Okonelo kuŝe observadis tiraljoro Respublikana. [1]
Rim.: PIV1 markas tiun vorton Zamenhofa, tamen sen referenco kaj kun tute alisenca (infanteria) ekzemplo: tiraljore malvolvi La vorto estas tre kritikinda, ĉar sen esti internacia, ĝi estas falsa amiko: la franca tirailleur, el kiu ĝi evidente devenas, havas tute alian sencon (infanteria avanulo); gvatpafisto estus kaj pli trafa, kaj pli radikŝpara. [Sergio Pokrovskij]
Rim.: Laŭ la Z-radikaro de Wüster la vorto aperas en la verko La Batalo de l' Vivo, aperinta en 1910. La de W indikita signifo estas soldato. Ŝajnas do, ke Z sciis pri la franca signifo kaj ke la misa signifo venis de iu alia. [Felmano Ulriko]
1. William Auld: Pajleroj kaj stoploj, La tiraljoro, p. 155
angle:
sniper
beloruse:
снайпэр
ĉeĥe:
tirailleur
france:
tirailleur, tireur (d'élite)
germane:
Scharfschütze
hispane:
francotirador
hungare:
mesterlövész, orvlövész
itale:
cecchino, tiratore scelto
japane:
狙撃兵 [そげきへい]
katalune:
franctirador
nederlande:
scherpschutter
pole:
snajper
portugale:
franco-atirador
ruse:
снайпер
slovake:
osamelý strelec, snajper
ukraine:
стрілець, піхотинець

administraj notoj