1tonsur/o

tonsuro

Razita rondaĵo sur la kapverto de katolikaj pastroj: la tonsuro estas […] signo de rezigno al la mondo kaj al ties mondumaĵoj, ĝi estas ankaŭ, kun la surmeto de la nova vesto, elemento de rito kiu simbolas […] forviŝon de la antaŭaj pekoj [1].
angle:
 tonsure
beloruse:
 танзура
ĉeĥe:
 postřižiny, tonsura
france:
 tonsure
germane:
 Tonsur
hungare:
 tonzúra, pilis
katalune:
 tonsura
nederlande:
 tonsuur
pole:
 tonsura
portugale:
 tonsura, cercilho
ruse:
 тонзура
slovake:
 tonzúra
ukraine:
 тонзура, постриження, постриг (у духовний сан)

tonsuri

(tr)
Fari tonsuron al iu: Leono la 10-a […] estis tonsurita en 1482 kaj poste profitis de sinsekvaj promocioj danke al la potenco kaj al la riĉeco de siaj gepatroj, en 1483 li estis nomumita de Siksto la 4-a apostola protonotario [2].
germane:
 tonsurieren, eine Tonsur scheren
hungare:
 tonzúrát vág
katalune:
 tonsurar
nederlande:
 een tonsuur scheren
portugale:
 tonsurar, cercilhar
ukraine:
 посвячувати в духовний сан, постригати

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas dua fontindiko.