transakci/o

transakcio

1.
EKON Tuto de konvencioj, kiu okazas inter komercantoj pri iu negoco: eble dekono de ĉiuj financaj transakcioj rilatas al komerco kaj longdaŭraj investoj; la resto estas ... ĉefe pura spekulado [1].
2.
KOMP Grupo de programoperacioj kiuj transmetas kune koherece la staton de sistemo (ekz-e datumbazo) de unu integra stato al alia integra stato: transakcia integreco kaj sekureco [2].
1. Roland Rotsaert: Attac atakata de sia idolo, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 12a
2. Vikipedio, Enterprise JavaBeans
angle:
transaction
beloruse:
1. транзакцыя, зьдзелка 2. транзакцыя
ĉeĥe:
1. transakce (převod| obchodní dohoda)
france:
1. transaction (financière)
germane:
Transaktion
hispane:
1. transacción
hungare:
1. ügylet, tranzakció
japane:
取引 [とりひき], 売買 [ばいかい]
katalune:
1. transacció
nederlande:
1. transactie
pole:
1. transakcja
portugale:
1. transação
ruse:
1. сделка, соглашение, транзакция
slovake:
1. opakované spracovanie
ukraine:
1. трансакція

administraj notoj