9transistor/o PIV1

transistoro

1.
ELE Elektronika duonkonduka elemento uzata kiel signalfortigilo (analoge) aŭ kiel ŝaltilo (ciferece), ordinare kun tri kondukiloj: transistoroj estas bazaj elementoj de la integraj cirkvitoj; transistora radioaparato [1]; progreso en fabrikorimedoj […] ebligas meti pli da transistoroj en kvadrata milimetro sur la blato [2]; moderna procesoro de persona komputilo ofte uzas por siaj milionoj da transistoroj ĉirkaŭ 50 vatojn [3].
2.
RAD Ricevaparato enhavanta transistoro(j)n: vi aŭskultas transistoron aŭ volas kanti aŭ ludi muzikon dum pluvas ekstere [4].
Rim.: La vorto estas akronimo de la angla lingvaĵo „transfer resistor“:
1. Laimius Stražnickas: Ceramikaĵoj, Monato, 2000/11, p. 24
2. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
3. Monato, Franck Arnaud: Kvietigu tiun komputilon!, 2004
4. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, ĉap. 17
angle:
1. Transistor 2. Transistorradio
beloruse:
1. транзыстар 2. транзыстарны радыёпрыймач
ĉeĥe:
tranzistorový radiopříjmač
france:
transistor
japane:
トランジスタ
nederlande:
1. transistor
slovake:
tranzistorový prijímač
ukraine:
транзистор

administraj notoj