travesti/i PV

travestii

(tr)
Parodii: travestii Eneidon; travestiante diraĵon de la pola verkistino Zofia Nalkowska, oni povas diri, ke „esperantistoj al esperantistoj pretigis ĉi-sorton” [1]. VD:maski
1. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Tre danĝera Monato, 2005
angle:
travesty, parody, burlesque
beloruse:
парадыяваць
france:
parodier, pasticher
germane:
verkleiden, parodieren, kostümieren
hispane:
parodiar
hungare:
parodizál, kifiguráz
japane:
もじる, 茶化す [ちゃかす], 仮装する [かそうする]
nederlande:
travesteren, parodiëren, verkleden
pole:
trawestować, przerabiać (utwór literacki)
ruse:
пародировать
ukraine:
травестіювати, перевдягати

travestio

Parodio: plej eleganta vira formo estas mizera travestio de la ina [2]; voĉo solenatone kun skriba sublinio prezentis la travestion, kiu sonus esperantlingve tiel: „Kara Futbal-dio, venu Via pilko. Fariĝu Via ludo. Niajn golojn donu al ni hodiaŭ. […][3]. TUT:kostumbalo
2. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Patro nia parodia, 2012
beloruse:
пародыя
ĉeĥe:
kostým, maska
france:
parodie
germane:
Verkleidung, Parodie, Maskerade
japane:
もじり, 仮装 [かそう]
pole:
trawestacja, przeróbka (utworu literackiego)
slovake:
kostým, maska
ukraine:
травестія, пародія

administraj notoj