tri/o

trio  

MUZ
1.
Muzikverko por tri voĉoj aŭ instrumentoj: la trio por fluto, vjolo kaj harpo de Claude Debussy [1].
2.  
Ensemblo ludanta tiajn verkojn: Trio Matamoros estis muzika grupo, nome romantika trio de Kubo [2].
Rim.: Baze de la fundamenta radiko tri, oni uzas ankaŭ la vorton „tri·op·o“ kun tiu signifo: la Triopo Kingstona estas usona muzikista grupo fama pro lanĉi movadon de popularigo de kantoj en popolmuzika stilo, la triopo furoris fine de la 1950-aj jaroj kaj komence de la 1960-aj [3]. La vorton „tri·o“ oni fundamentsence ankaŭ uzas por nomi tri aferojn aŭ tri personojn: de la tri li estis honorata kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris [4]; trio plaĉas al Dio PrV .
angle:
trio
beloruse:
трыё
ĉeĥe:
trojice
germane:
Trio
hungare:
trió
katalune:
trio
nederlande:
trio
pole:
trio
portugale:
trio
ruse:
трио
slovake:
triumvirát, trojica
ukraine:
тріо

administraj notoj

pri tri/o :
  Tiu vorto laŭ mi estas regula derivaĵo de la nombro
  "tri". Do movu tien kaj forigu la artikolon. Sed tio necesigas
  doni ankaŭ la ordinarajn signifojn de "trio".
  [wd]