trilion/o

triliono   Vikipedio

(evitinde)
Miliono je la tria potenco, t.e.: 1018, (atentu: en usona-brita medio „trillion“ estas nur 1012): el 23 literoj oni povas formi pli ol 25.852 trilionojn da diversaj vortoj, se oni prenas 24 literojn, la cifero altiĝas al pli ol 600.000 trilionoj da vortoj [1]; bedaŭrinde en Usono oni fuŝis tiun simplan sistemon, dirante „biliono“ por miliardo, „triliono“ por biliono ktp [2].
Rim.: Vd la rimarkon ĉe biliono.
1. Ivo Lapenna: Retoriko
2. Monato, Douglas Draper: Miliardo da pardonpetoj, 2015
angle:
quintillion
france:
trillion
germane:
Trillion

administraj notoj