*trog/o PV

*trogo

AGR Granda longforma kesto, en kiu oni donas manĝaĵojn aŭ trinkaĵon al bestoj: ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la ŝafojn [1]; ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo [2]; la rado turniĝis, la siteloj ĉerpis la akvon el la lageto kaj verŝis ĝin en trogon, metitan pli alte [3]; la farma mastrino bezonis knabinon por lavi la viŝilojn, purigi […] la trogon de l’ porkoj [4]. VD:furaĝujo, kripo1
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:16
2. La Nova Testamento, Luko 2:7
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
4. C. Perrault, trad. P. Sarpy: Felo de Azeno, Rakontoj pri feinoj, Hachette, 1904
angle:
 trough
beloruse:
 карыта, кармушка
ĉeĥe:
 ledovcová proláklina, ledovcové koryto, trog
france:
 auge
germane:
 Trog
hispane:
 pesebre, abrevadero
hungare:
 vályú
itale:
 trogolo
katalune:
 menjadora
nederlande:
 trog
portugale:
 cocho, gamela, tina
ruse:
 корыто, кормушка (для животных)
slovake:
 koryto, nádoba na maltu, válov
ukraine:
 корито, годівниця, жолоб, буд. ящик для розчину

administraj notoj