2trust/o

trusto

EKON
Grupiĝo da potencaj komercistoj aŭ fabrikantoj kuniĝintaj por akapari iujn varojn aŭ monopoligi iujn produktojn kaj tiele povi laŭplaĉe altigi la prezojn: temas pri akaparado de merkato, pri formado de monopoloj, de trustoj, konzernoj kiuj regas la sistemon kaj eliminas konkurencon [1]; ĉe trusto la memstaraj entreprenoj malaperas (komparu kun konzerno, kie la entreprenoj restas memstaraj), en multaj landoj ekzistas kontraŭtrusta leĝaro por malebligi monopolojn [2].
1. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
2. Vikipedio, Trusto
angle:
business trust (with intent to monopolize, as in "antitrust laws")
beloruse:
трэст
bulgare:
тръст
ĉeĥe:
trast, trust
germane:
Konzern, Trust (Wirtschaft)
hungare:
tröszt
japane:
トラスト
nederlande:
trust
pole:
trust
portugale:
truste
ruse:
трест
slovake:
trast, trust
ukraine:
трест

administraj notoj