*tumult/o PV

*tumulto   Vikipedio

Konfuza, malorda bruado kaj malkvietiĝo de homamaso, eventuale kun ekscitiĝo kaj perfortoj: kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu [1]; fariĝos tumulto en via popolo, kaj ĉiuj viaj fortikaĵoj estos detruitaj [2]; infera tumulto [3]; bolis terura tumulto [4]; tumulto [de] karnavala parado [5]; en la tumulto de la batalo [6]; la agema tumulto de la ĉiutaga vivo [7]. VD:agitiĝo, interpuŝiĝo, ribelo
angle:
tumult, riot, commotion
bulgare:
бунт, суматоха
ĉeĥe:
mela, nával, povyk, rej, rozruch, ruch, shluk, shon, srocení, tlačenice, tumult, vřava, zmatek
france:
émeute, tumulte
germane:
Tumult, Unruhe
hispane:
tumulto, disturbio
hungare:
tolongás, tülekedés, kavarodás, tumultus
katalune:
tumult, avalot
nederlande:
tumult, opschudding, herrie
pole:
tumult, harmider, rwetest, wrzawa, zamieszanie, zgiełk
portugale:
tumulto
ruse:
суматоха, смятение (в толпе), толчея, давка
slovake:
hurhaj, trma-vrma, zhluk, zhon, zmätok

tumulti  

(ntr)
Brue kaj malorde malkvietiĝi: kial tumultas popoloj kaj gentoj pripensas vanaĵon [8] [9]? la popol' tumultas en supozoj pri l' morto de Polonio [10]; tiam tumultiĝis la tuta komunumo kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo [11].
8. La Nova Testamento, La agoj 4:25
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 2:1
10. William Shakespeare, trad. L.L. Zmaenhof: Hamleto, reĝido de Danujo, Akto IV
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 14:1
angle:
rage, riot
bulgare:
бунтувам се
ĉeĥe:
hlučet
france:
s'agiter, chahuter, se soulever
germane:
toben
hispane:
tumultuar, alborotar
hungare:
tolong, tülekedik, kavarog, zavago
katalune:
avalotar, revoltar-se
nederlande:
opschudding veroorzaken
pole:
robić tumult, robić harmider, robić rwetest, robić wrzawę, robić zamieszanie, robić zgiełk
ruse:
прийти в смятение (о толпе, народе), взволноваться (о толпе, народе)
slovake:
búriť sa, nepokojne vrieť v dave, plašiť sa

tumultema

Kiu volonte tumultas, kaŭzas malkvieton: tumultemaj infanoj; ĉefo de potenca kaj tumultema familio [12].
bulgare:
буен
france:
agité, chahuteur
hispane:
tumultuoso, tumultuario, alborotador, follonero

administraj notoj