turniket/o PIV2

turniketo

MED
Ilo, kiu per adaptebla rimeno aŭ aertubo permesas haltigi la sangofluon tra vejnoj kaj arterioj de membro: [post] krotalomordo […] nespertaj individuoj ne klopodu tranĉi ĉe aŭ ĉirkaŭ la mordoloko, aŭ uzi turniketojn, ĉar tia traktado povas esti eĉ pli detrua ol la nura venenigo [1]; eksterlande aĉetu aĵojn necesajn por la armeo: taktikaj medicinaĵoj – turniketoj, israelaj kaj aliaj bandaĝoj, hemostazaĵoj [2].
angle:
tourniquet
france:
garrot
germane:
Tourniquet
nederlande:
aderpers, schroefverband, tourniquet

administraj notoj